Jugoslavio en la Olimpikoj

Sportista teamo de Jugoslavio unue partoprenis ĉe la Olimpikoj en 1920. Antaŭe, pluraj atletoj el Kroatio, Slovenio kaj la norda serba provinco Vojvodino konkuris por Aŭstrio aŭ Hungario kiam tiuj landoj estis parto de la Imperio de Aŭstrio-Hungario. Malgranda teamo de du atletoj klare konkuris por la Reĝlando Serbio ĉe la Somera Olimpiko 1912. Jugoslavio estis la nomo por olimpikaj teamoj de tri apartaj naciaj unuoj: Regno Jugoslavio (oficiale nomata Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj ĝis 1929) de 1920 ĝis 1936 Socialisma federacia respubliko Jugoslavio de 1948 ĝis la Vintra Olimpiko 1992 Federacia Respubliko Jugoslavio, formita kiel komuna ŝtato de nur Montenegro kaj Serbio post la disrompo de Jugoslavio, de 1992 ĝis 2002 (pro UN-malpermeso permesite konkuri kiel sendependaj olimpiaj partoprenantoj ĉe la Somera Olimpiko 1992 kaj ne estis permesita konkuri ĉe Vintra Olimpiko 1994. Du el la posteulaj nacioj (Kroatio kaj Slovenio) komencis konkuri kiel sendependaj teamoj ĉe la Olimpikoj komencante ĉe la Vintra Olimpiko 1992 kaj Bosnio kaj Hercegovino ĉe la Somera Olimpiko 1992 kaj ekde la Somera Olimpiko 2008, ĉiuj ses posteuloj, iamaj socialismaj respublikoj, partoprenis sendepende. Kosovo, iama aŭtonoma provinco de Serbio, faris sian olimpikan debuton kiel sendependa nacia teamo ĉe la Somera Olimpiko 2016. Inter la jaroj 1920 kaj 2002 la jugoslavia teamo sume atingis ekzakte 87 medalojn: Temas pri 26 oraj, 32 arĝentaj kaj 29 bronzaj medaloj. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 38-an rangon. Kunordigis la teamon la Jugoslavia Olimpika Komitato.


Developed by StudentB